Esperanta Civito

Nunaj prioritatoj por mondcivitanoj

La mondcivitanoj kuplitaj al la Kongreso de la Popoloj havos ĉi-semajne internacian renkonton en Brazilo. Jen la saluto de la Konsulo de la Esperanta Civito.

Estimataj mondcivitanoj,

Antaŭ kelkaj tagoj, la 19an-20an de aprilo 2009, la ministroj pri agrikulturo de G-8 havis pintan renkonton en Italio, al kiu estis invititaj ankaŭ pluraj neregistaraj organizoj, kaj kompreneble ankaŭ la reprezentantoj de internaciaj organizoj, kiel FAO kaj Afrika Unio. Temis pri la unua renkonto de la agrikultur-ministroj de G-8, paralela al renkontoj de alifakaj ministroj, kiuj iom post iom instituciighas.

La unua rimarko pri tiu renkonto estas ĝuste tio: la koncepto de "monda registaro" pli kaj pli distanciĝas de Unuiĝintaj Nacioj, kaj evoluas al sinsekvo de samcentraj cirkloj. Unue kunvenas G-8, due kunvenas G-20, kaj tiel plu. En mondo kie ekzistas praktike nur unu superpotenco (en krizo), la diskutoj pri la tergloba destino pli kaj pli eskapas la arenon de Unuiĝintaj Nacioj (en kies kupolo konstante situas nur la ĉefaj gajnintoj de la dua mondmilito, ni ne forgesu). Tiuj diskutoj ŝoviĝas pli kaj pli al pintaj renkontoj ekster UN, ofte terure multekostaj (la kunveno en Italio kostis 260 milionojn da eŭroj), kie kunvenas nek la plej aĝaj nek la plej saĝaj, sed la plej grandaj aŭ/kaj la plej riĉaj. Unufraze: la mondregado evoluas al oligarkia modelo sendependa de UN kaj neglekta pri UN-reformo, UN-progreso. Neglekta ne nur pri la mondialismo en ĉiu sia signifo, sed ankaŭ pri la globalismo en sia novliberisma signifo: ĉar, en mondo kie daŭre gravas la naciŝtatoj, de politika oligarkio al ekonomia oligopolo la paŝo ne estas longa.

La dua rimarko pri tiu renkonto koncernas la gravecon de la nutra krizo en la mondo. La renkonto fakte okazis, dum la mondo kaj specife Afriko daŭre spertas la prezaltiĝon de la bazaj nutraĵoj. Celo de la itala forumo devus esti la disvolvo de komuna strategio por fronti la diablan spiralon de la prezoj, kun ĝia drasta efiko al la mondaj nutromankoj. Tiu strategio situigus agrikulturon en la fokuson de la ekonomi-politikoj, por batali kontraŭ malsato kaj malriĉo.

Afriko plej suferas pro ĉiu krizo, inkluzive de la nutra. Tio okazas kaj spite al naturaj ŝancoj (fekunda grundo, bona klimato, vasta biodiverseco) kaj ne nur pro malfavora konjunkturo. Simple venis la tempo, ke la investoj en Afriko konsideru definitive ĉi tiun prioritaton: la relanĉo de agrikulturo. Relanĉo kiu inkluzivas la eliminon de la merkataj mistordoj kaj la fortigon de la respekto al la medio. Ĉi tiu relanĉo estis jam elpensita kadre de la Abuja Deklaracio (decembro 2006), por Afrika Verda Revolucio.

Kompreneble ankaŭ aliaj kontinentoj en la sudo suferas pro la nutra krizo, kvankam ne tiel akre kiel Afriko. Kaj ĝenerale en la sudo, dum la venontaj jaroj, probable la edukado al paco, la kulturo de paco, pasos tra batalo kontraŭ la nutra deficito aŭ, tute simple, kontraŭ malsato.

En tiu kunteksto la Esperanta Civito, kiel unusola vere federisma kaj vere transnacia institucia realaĵo reprezentanta la esperantan popolon, esperas doni sian kontribuon, precipe en Afriko. Tre volonte ni ankaŭ legos la konkludojn de via debato, esperante trovi ion utilan por nia engaĝo.

Bonvolu akcepti, estimataj mondcivitanoj, niajn plej korajn bondezirojn por via renkonto.

Giorgio Silfer,
Konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 390 2-C, 10 maj 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0584 s s