Esperanta Civito

Unua lingvotesta sesio en Hispanio

Kadre de la baldaŭa Hispana Esperanto-Kongreso, Kultura Centro Esperantista kaj Andaluzia Esperanto-Unuiĝo organizas la unuan lingvotestan sesion en Iberio konforme al KEFR, Komuna Eŭropa Framo de Referenco: jam dek personoj kandidatas por diversaj niveloj. La sukcesintoj ricevos la transnacian diplomon de KCE, laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC).

Estas rimarkinde, ke LTSEC-diplomo estos pli kaj pli bezonata por kandidati al ofico aŭ ricevi iujn rajtojn kadre de Esperantio. Tamen eblas ankaŭ peti la ekvivalenton de la propra diplomo (akirita tra ekzameno ĉe landa instituto, UEA/ILEI aŭ aliloke). Ĉiu rajtas kandidatiĝi por LTSEC-diplomo, sed la ekzamenkotizo estas duona por la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon. La ekzamenkotizoj varias laŭ la grado kaj estas indicitaj laŭ la kvar landokategorioj de la klasifiko ĉe la Monda Banko, ĉar en la Esperanta Civito oni subtenas la esperantistojn el malpli riĉaj landoj.

Kiu deziras kunorganizi lingvotestan sesion (de nivelo A1 al nivelo C2), tiu povas rekte skribi al KCE aŭ tra nia redakcio. Laŭ kontrakto inter KCE kaj ITK, la rezidantoj en Hungario trapasas la ekzamenon kaj diplomiĝas ĉe la koncerna institucio en Budapeŝto. Laŭ delego al TIETo, en la ne mediteranea Afriko pri LTSEC responsas Tietti-Instituto por Esperanto en Togolando.

[HeKo 390 3-B, 11 maj 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0567 s s