Esperanta Civito

EDE ne respondas pri la Lisbona Traktato

La politika partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto alfrontas la balotkampanjon por la EU-Parlamento en du el la dudek sep landoj de Eŭropa Unio. Ĝia programo konsistas el nur kvar punktoj: en ĝi ne mankas eraroj kaj proksimumoj (ekzemple, "Unesko agnoskis la kvalitojn de esperanto en 1956a jaro": la agnoskoj de Unesko pri nia lingvo datiĝas je 1954 kaj 1985), sed pli interesaj estas la politikaj mankoj.

La plej grava el tiuj mankoj estas la silento pri la Traktato de Lisbono. Per respondo en la utila sekcio "Oftaj demandoj" (do ne en la programo mem) oni ekscias ke: "EDE deziras esti tut-eŭropa sed en 2005, pro nur unujara ekzistado, la partio havis membrojn (preskaŭ?) nur en Francio kaj Germanio. Pro tio, rilate la traktaton, EDE decidis resti neŭtrala, tamen atentigante la civitanojn, ke la priparolita traktato proponas neniun solvon al la lingva problemo, eĉ ne mencias la problemon."

La respondo koncernas la proponon de Konstitucia Traktato (elirinta el la komisiono Giscard d'Estaing), kiun la franca kaj nederlanda popoloj malaprobis referendume. Neŭtrala sinteno povas signifi: a) invito ne partopreni en la koncerna referendumo, aŭ voĉdoni sindetene; b) libera individua decido pri la Traktato fare de EDE-anoj. Verŝajne temis pri la dua. Tamen en junio 2008 okazis en la EDE-medio klara atako kontraŭ la Traktato de Lisbono, kun invito voĉdoni kontraŭ ĝi. La Lisbona ne estas la Konstitucia Traktato mem, sed ĝisdatigo de la Nica: kontraŭ la Lisbona Traktato sin esprimis kaj naciistoj kaj ekstremaj klasbatalaj maldekstruloj.

EDE nun ekzistas de jam kvin jaroj, almenaŭ en Francio. Ĝis nun, ĝia franca gvidantaro ne distanciĝis de la menciita atako kontraŭ la Lisbona Traktato. Kia estas do la sinteno de EDE pri tiu traktato, kiun la prezidento de Ĉeĥio ne volas subskribi, kaj por kiu la irlanda popolo estas revokita al referendumo, post unua kun negativa verdikto, ĝuste en junio 2008?

Ĉu eblas ke "tut-eŭropa" partio ne alprenas pozicion pri la plej esenca dokumento de Eŭropa Unio?

Porinforme ni memorigas ke, en la Senato de la Esperanta Civito, la Verda majoritato (Nova Maldekstro) kaj la Blanka opozicio (centrisma) principe favoras la Traktaton, dum la Ruĝa opozicio (klasbatala maldekstro) kontraŭas ĝin.

[HeKo 390 7-A, 15 maj 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0668 s s 
  Total: 0.0810 s s