Esperanta Civito

AIS rezignis pri Bjalistoko

La decido, kie okazu la ĉi-jara Sanmarineca Universitata Sesio (SUS 31), estis inter la plej komplikaj de AIS San-Marino iam ajn. Estis ja klare, ke fine de julio okazu AIS-IKU, la Internacia Kongresa Universitato, kadre de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, kaj en tiu urbo okazis jam SUS 8 kaj SUS 9. Do unuflanke logis la ideo, ke AIS-IKU estu samtempe SUS 31.

Aliflanke la spertoj de SUS 16, kiu okazis dum la 81a UK en Prago (1996), montris la malfacilecon de tia kunigo. Preskaŭ­ neeviteble la du aranĝoj konkuras pri la tempo de sia parte komuna anaro, kaj meti parton de SUS post la UK-on kreas rivalecon kun postkongresaj ekskursoj. Aldone, parto de la AIS-docentoj aktivas ankaŭ­ en la Esperanto-movado kaj estas tre okupita en la tempo antaŭ­ kaj dum UK. Efektive montriĝis tre malfacile trovi organizantojn por SUS en Bjalistoko.

Pro tio la senato de AIS akceptis afablan inviton de la Centro Esperantista de Rimini (CER-ES) en Italio, tie okazigi SUS 31. Ĝi okazos inter la 7a kaj la 11a de septembro 2009 en la ĉemara kvartalo San Giuliano Mare. La Centro en strato Briolini jam estas konata al multaj AIS-anoj, ĉar tie okazis SUS 30 du jarojn antaŭ­e. La koncentrado de la SUS-programo al kvin tagoj eble donos al kelkaj SUS-anoj okazon, antaŭ­e aŭ­ poste pasigi agrablan semajnfinon ĉe la adriatika plaĝo de San Giuliano.

Ĉar AIS ne estas ŝtate agnoskita en Italio, la ekzamena tago, vendredo, okazos en proksima San-Marino, la naskiĝlando de AIS.

Aldone al SUS 31 kaj AIS-IKU AIS aranĝos trian sesion, kadre de la 42a ILEI-konferenco, kiu antaŭ­ UK okazos en Krakovo (PL). Ĝi ebligos al studentoj, kiuj malfacile aŭ­ ne povas vojaĝi al Rimini, la partoprenon en ekzamenoj. Tiel AIS ene de ok semajnoj okazigos tri sesiojn.

Detalajn informojn pri SUS 31 kaj la aliaj AIS-aranĝoj provizas, kiel kutime, la retejo de AIS www.ais-sanmarino.org.

(fonto: AIS-informo)

[HeKo 391 1-A, 18 maj 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1993 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.2443 s s