Esperanta Civito

La sesa numero de Heroldo en 2009

Atingis la publikon la sesa numero de "Heroldo de Esperanto", raportanta pri la eventoj inter la 20a de aprilo kaj la 11a de majo 2009.

Proksimiĝas la baloto por la Parlamento de Eŭropa Unio, kaj Eŭropo nature altiras la atenton de Esperantio. Temas pri lingvopolitiko (kun komisionano Leonard Orban), lingvotesta sistemo reference al KEFR, la Eŭropa Tago.

Novaĵoj el la tuta mondo: Andaluzio, Burundio, Danlando, Germanio, Koreio, Krimeo, Roterdamo, Savojo, Vjetnamio kaj tiel plu. Interesaj kulturaj rubrikoj: recenzoj, socio, zamenhofologio ktp, subskribe de gec-anoj Marie-France Conde Rey, Leen Deij, André Cherpillod.

Universala Esperanto-Asocio travivis plian skandalon pro la tro altigitaj hoteltarifoj dum UK, kiun Daniele Binaghi sprite tradukis al Uzura Kongreso. Alispeca Kongreso (tiu de la Popoloj) ricevis la atenton de la Esperanta Civito. Simpozio pri Homaranismo intertempe invitas.

"Heroldo de Esperanto" estas la plej ofte aperanta gazeto en esperanto, kaj unu el la plej longe ekzistanta: jam 85a jarkolekto (fondo en 1920). Ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro: c-ino Aneto Muhlemann; kongresa redaktoro: sen. Dieter Rooke. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 391 5-B, 25 maj 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0471 s s 
  Total: 0.0634 s s