Esperanta Civito

KCE dek jarojn en propra domo

Antaŭ precize dek jaroj, 14 junio 1999, la reprezentantoj de Gastejo Edmond Privat, Claude Gacond kaj Maurice Favre, kaj la reprezentantoj de Kultura Centro Esperantista, David Buhlmann kaj Giorgio Silfer, subskribis ĉe notario la akton de vendo de la trietaĝa domo en strato Postiers 27, Ĉaŭdefono, de GEP al KCE. Temis pri la lasta domo kiun GEP, pereanta en la ŝuldoj amasigitaj de sia administrantaro, ankoraŭ gardis el sep aĉetitaj favorpreze inter 1978 kaj 1985.

Ekde 14 junio 1999 KCE proprietas nemoveblaĵon, kiu dum jardeko garantiis ĝian financan ekvilibron, danke al la prudento kaj kompetento de la nova Komitato, ekinta en januaro 1995, kaj bazita sur la strikta kunlaboro kun LF-koop, kiu de tiam selektas kaj provizas la laborfortojn, je kosto kiu ne superas 9.000 svisajn frankojn jare (en 1993 GEP elspezis pro salajroj 83.000 frankojn) kaj tamen kun bonaj. Interalie, KCE fariĝis en 2006 la lingvotesta centralo pri esperanto kongrue al la Komuna Eŭropa Framo de Referenco, kun ekzamenaj sesioj jam kvar fojojn jare (la lasta okazis antaŭ tri tagoj, la venonta okazos meze de aŭgusto), kaj kun partopreno en la ellaborado de grava didaktika materialo. Interalie, en 2003 Ĉaŭdefono gastigis, danke al la kunorganizo de KCE, sian plej grandan esperanto-kongreson, kun 150 partoprenantoj.

Prudento kaj kompetento tamen sufiĉas por kovri la ordinarajn elspezojn, ne la eksterordinarajn. Tial necesis alvoko al la helpemo de la amikaro de KCE, kiam ruinis ĝardena muro antaŭ kelkaj jaroj. Nuntempe ripetiĝas simila cirkonstanco: pro la eksterordinare rigora vintro, la tegmento suferis kaj endas tuja interveno, por anstataŭigi tegolojn kaj refarbi partojn. Bonŝance la supervido de la arkitekto, c-ano Pierre Berger, estas senpaga, danke al la transnacia solidareco. Al tiu solidareco la Komitato de KCE devas nun apelacii: oni devas kolekti almenaŭ dek mil svisajn frankojn, tio estas 6.600 eŭrojn. Por helpi al la Esperanto-Domo, bonvolu vin turni rekte al kce@esperantio.net.

[HeKo 392 9-B, 14 jun 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0707 s s 
  Total: 0.0855 s s