Esperanta Civito

LTSEC inkluzivas kulturon

Sekve de ĉi tiu kurioza anonco: "Respondante al la normoj de la eŭ­ropa sistemo, la ekzamenoj ne havas tradukan parton kaj ili ne kontrolas movadajn kaj kulturajn konojn pri Esperanto. La du partoj (skriba kaj buŝa) de la ekzameno fareblas ankaŭ aparte, en diversaj lokoj kaj periodoj kaj pri ili riceveblas apartaj atestiloj." ni ricevis la sekvan precizigon el Kultura Centro Esperantista, kiu jam de tri jaroj organizas la testosesiojn kaj disdonas diplomojn laŭ la Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC), inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco:

"En LTSEC oni kontrolas ĉiunivele la konojn pri la esperanta kulturo. Ekzemple, unu el la eblaj testoj por la nivelo A2 (fundamenta) estas la kompilado de la aliĝilo al Universala Kongreso. Evidente per tiu kompilado la testato montras kaj komprenon pri la teksto kaj orientiĝon pri kio estas UK. La testantoj povas fari demandojn pri tiu aliĝilo, ekzemple pri UK kaj UEA: evidente ne kiam kaj kie okazis la unua UK (pro la testonivelo), sed eble kies kongreso estas UK, aŭ kia devus esti la ĉefa simbolo de esperanto, se ĝi mankas en la aliĝilo ."

"Ju pli alta la nivelo, des pli gravaj estas la konoj pri la esperanta kulturo. Kio ne kongruas kun la ĝisnunaj kutimoj, tio estas ke la parola parto de la testado multe pli gravas ol la skriba, precipe en la gradoj A kaj B, sed ankaŭ en C. Aliflanke, ne sufiĉas sukcesi en la parola parto (kiu ĉiam antaŭas la skriban: alia novaĵo kompare kun la tradicio): necesas atingi iun minimumon ankaŭ en la skriba parto."

"La supraj interalie pravigas la fakton, ke la diplomitoj ĉe landa instituto aŭ per ILEI-ekzameno antaŭ 2007 rajtas peti la ekvivalentan LTSEC-diplomon (kiu por ILEI-elementa estas B1, kaj por ILEI-meza estas B2). Diplomoj akiritaj post 2006 ne estas ekvivalentigeblaj, ĉar ekde tiam eblis diplomiĝi laŭ LTSEC."

"Fine, la tuta lingvotesta sesio devas okazi samloke kaj samtage, ĉar la testantoj estas la samaj por ĉiuj partoj, kaj estas stulte peti ke ili (kaj la testatoj) elspezu pli da tempo kaj mono (pro veturoj al la testejo, ekzemple) ol necese. Estas absurde doni du atestilojn: la diplomo estas unu, laŭ la nivelo."

Por pliaj informoj sin turni al KCE, eventuale ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 393 4-C, 17 jun 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0566 s s