Esperanta Civito

Katedro pri homaj rajtoj de la verkisto

Esperanto ĉeestos oficiale en la Tagoj de la Katedro pri homaj rajtoj de la verkisto, kun la koopero de Unesko, en Milano (kongrescentro "Palazzo delle Stelline", korso Magenta 61, metrostacio Conciliazione), 16-18 junio 2006, laŭ invito de la organizanto, la itala PEN-centro.

En la trideko da literaturoj estas reprezentata ankaŭ la nia, pere de prof. Giorgio Silfer, kiu prelegos itallingve pri: "La danĝero estas mia idiomo: verki en esperanto en la nazia Germanio". Lia prelego, aperonta en la kongresa libro, analizas la redakcian linion de Teo Jung dum la unuaj kvardek monatoj de la Hitlera kanceliereco, ĝis lia elmigro al Nederlando.

En siaj konkludoj, c-ano Silfer rimarkas ke "Teo Jung estas emblema ekzemplo pri kiel la esprimlibero dependas ne de la enhavo, sed de la lingva perilo, kies elekto mem estas unu el la homaj rajtoj. Li estas ankaŭ tipa ekzemplo de la blindeco de la averaĝa germano, fronte al la ekspansio de naziismo. Kaj fine li estas la vivanta pruvo ke esperanto, prezentita de li nur kiel komunikilo, fakte funkcias kiel identigilo: nur tiel eblas klarigi la helpojn ricevitajn el nia parolkomunumo ekster Germanio. Pli ĝenerale, la suko de la tuta historio estas, ke ne ni elektas la malamikon, sed la malamiko mem honoras nin per sia elekto".

[HeKo 303 1-B, 15 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0446 s s 
  Total: 0.0601 s s