Esperanta Civito

Wunsch-Rolshoven: UEA estas speco de ŝtato

Diversaj intelektuloj kaj aktivuloj (neniu el ili havas la esperantan civitanecon) publike kritikis kaj eĉ primokis la nefermitan leteron de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, d-ro Probal Dasgupta, al kvar ŝtatestroj.

Ni ne donos nian opinion pri tiu letero, ĉar tio kvazaŭ egalus bati batiton. Sed ni komentarios interesan kritikon de s-ro Lu Wunsch-Rolshoven el Berlino.

Skribis Wunsch-Rolshoven: "Oni scius pli bone, kion reprezentanto de Esperanto-organizaĵo iam apogos, se la organizaĵo fiksus klarajn poziciojn en publika teksto. Mi ne konsentas kun la enhavo de la letero de Dasgupta kaj ankaŭ ne kun la maniero komenci tian temon per antaŭe ne interkonsentita papera letero al kvar ŝtatgvidantoj, sed principe la letero povus esti elirpunkto por fiksi tian pozicion. Plej verŝajne tio tamen neniam okazos, ĉar unuflanke en la komitato de UEA kaj ĝenerale inter la membroj ŝajne regas tro granda letargio kaj aliflanke eble ne ekzistas komuna pozicio pri tiaj temoj -- nek pri la enhavo de la letero nek pri saĝa strategio por prezenti tian enhavon."

"Principe UEA laŭ sia idea fono estas planita kiel speco de ŝtato por ĉiuj Esperanto-parolantoj kaj ĝi volas paroli en la nomo de ĉiuj. Praktike por multaj temoj ne ekzistas sufiĉe da konsento pri iuj pozicioj kaj strategioj; sekve kutime oni ne klare esprimiĝas pri iuj temoj. Eble oni timas perdi iujn membrojn per tro klara starpunkto kaj ne vidas avantaĝojn el klare fiksitaj celoj kaj vojoj."

Ne sen miro s-ro István Ertl demandis: "UEA laŭ sia idea fono estas planita kiel speco de ŝtato"? Verŝajne Vi mistajpis anstataŭ "la [Esperanta] Civito". Al li tuj respondis Wunsch-Rolshoven:

"Kompreneble la [Esperanta] Civito pli ellaboris la ideon de ŝtato... Sed jam UEA havas ecojn de ŝtato (sen teritorio): Same kiel ĉe la naciaj ŝtatoj de la 19-a jarcento oni volas kunigi ĉiujn parolantojn de la lingvo Esperanto en unu granda organizaĵo; poste oni deziras zorgi pri ĉiuj aferoj de ili (koncerne la lingvon) -- kunvenoj, libroj, gazetoj. Kaj oni deziras paroli ne nome de la asocio, sed nome de ĉiuj Esperanto-parolantoj. Laŭ mi oni ĉe UEA trovas ecojn de ŝtato, de asocio kaj de entrepreno -- bedaŭrinde mankas la superhomoj, kiuj sukcesas brile gvidi kune ĉiujn tiujn terenojn. Por ne paroli pri la konfliktoj inter tiuj funkcioj."

"Se UEA estas nur asocio, ĝi rajtas paroli nur nome de siaj membroj. Fakte reprezentantoj de UEA kelkfoje kreas la impreson, ke ili parolas nome de ĉiuj Esperanto-parolantoj. Sekve multaj Esperanto-parolantoj aŭ sentas, ke UEA diras tro malmulte, aŭ ke ili ne konsentas kun tio dirita. Se oni havus plurajn asociojn laŭ la ĉefaj starpunktoj (desuprismo, desubismo, kreskigo, stabiligo, aplikado aŭ kunigoj de pluraj el ili) kaj aldone federacion, kiu prezentas la komunajn opiniojn, la Esperanto-parolantoj povus pli bone identiĝi kun la prezentitaj pozicioj."

Lu Wunsch-Rolshoven fakte prezentas interesan hipotezon de disvolvomodelo, kiun efektive jam proponis (kaj realigas) la Pakto por la Esperanta Civito. En ĝi funkcias la federismo kiu mankas al UEA (kaj al la tuta finvenkisma movadaro), blokita en centralisma modelo. Aldone, la Esperanta Civito havas arbitracian instancon, kiu mankas al UEA, kaj klare praktikas la distingon inter la tri povoj, kion UEA ne perceptas. Alivorte, la Esperanta Civito estas demokratio, UEA ne. Dirinte tion, ni forgesas la ĉefan: ke la Esperanta Civito ne celas esti naciŝtato, sed subjekto de internacia juro, kio povas esti alio ol naciŝtato.

Sociologie la nuna porlingva movado nomata Universala Esperanto-Asocio (alia ol la samnoma, perlingva movado fondita de Hector Hodler en 1908 kaj ĉesinta, "de facto", en 1934, aŭ "de jure" en 1948) memorigas pri alia porlingva movado: la felibrismo. Ĉi tiu strebis, preskaŭ samepoke kiel la esperantismo, lanĉi kaj fundamentumi novan lingvon, la modernan okcitanan. Ĉio gravitis ĉirkaŭ centra akso, kie efektive rolis superhomo: Frédéric Mistral, kiu por la novokcitana estis speco de Zamenhof, Kalocsay kaj Lapenna en unu persono; interalie, dumvive konsekrita per la literatura Nobel-premio, jam en 1904! Studi la felibrismon kiel porlingvan movadon kaj kompari ĝin al la esperantismo estus oportune por multon kompreni kaj eĉ ion antaŭvidi.

[HeKo 394 9-A, 2 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0691 s s 
  Total: 0.0830 s s