Esperanta Civito

Heroldo eniras la kongresan sezonon 2009

Per la numero 2140 (8:2009) "Heroldo de Esperanto" raportas pri la novaĵoj el la esperanto-mondo dum la lastaj tri semajnoj de junio.

Per la ĉefartikolo de Leen Deij post la baloto por la EU-Parlamento finiĝas provizore la pritrakto de eŭropaj temoj. Ja ne vere eŭropa estas la temo de la lingvotestado, pri kiu Kultura Centro Esperantista komunikas gravan precizigon. Ankaŭ Afriko tamen okupas la unuan paĝon, danke al Martin Mbazumutima el Burundio. Kaj la Konsulo faras la punkton pri la Esperanta Civito en intervjuo okaze de la eniro en la duan duonon de sia mandato.

Ekstereŭropaj novaĵoj superis laŭ kvanto la eŭropajn, dum la pasinta monato. Inter ili la letero de Probal Dasgupta al kvar ŝtatistoj. HdE, laŭ sia tradicio de objektiveco, publikigas kaj la tekston de tiu letero kaj la plej interesan reagon pri ĝi. Pliaj novaĵoj el orienta Eŭropo, Brazilo, Meksiko, Suda Koreio, Togolando, Ganao.

Pluraj rubrikoj proponas historiografion per Jean Amourou x, humuron per Leen Dej, respektivon pri Esperantio en 1959, ekologian projekton per Aneto Muhlemann, nekrologon pri Dalibor Brozoviĉ (la unusolan kiu parolas precipe pri lia politika agado, kiel numero 2 en Kroatio dum la milito kontraŭ Serbio) kaj poemon de Reza honore al Neda, studentino mortigita de la polico en Irano.

La gazeton "Heroldo de Esperanto" posedas, eldonas kaj administras LF-koop: ĝi estas la plej ofte aperanta en esperanto, kaj informas ankaŭ pri tio kion aliaj periodaĵoj preferas cenzuri. Ĉefredaktorino: Aneto Muhlemann. Varbekzemplero estas petebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 395 3-B, 6 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0694 s s 
  Total: 0.0847 s s