Esperanta Civito

Simpozio pri Homaranismo: kontribuoj

Estas akceptitaj la unuaj skribaj kontribuoj, de fizike ne ĉeestontaj zamenhofologoj, al la Simpozio pri Homaranismo, organizita de Kultura Centro Esperantista, sub la aŭspicio de Scienca Instituto Zamenhof, en Ĉaŭdefono 17-21 aŭgusto 2009.

C-ano Raymond Brisebois el Kanado, gvidanto de Hilelista Esperanto-Komunumo, kontribuas al la simpozio per eseo pri "Zamenhof, la faliganto de muroj naciismaj: de la naskiĝo de cionismo ĝis la solvo homaranisma de la palestina problemo". Lia teksto estas interesa ankaŭ ĉar li alvenas al tute aliaj konkludoj ol Edmond Privat. La teksto de c-ano Brisebois estos laŭtlegita en la sama tago kiam prelegos sen. Perla Martinelli, kaj tuj post la vizito en la loka sinagogo, kie la prezidanto de la hebrea komunumo akceptos la simpozianojn.

S-ro Henri Masson el Francio (eksa SAT-ano) kontribuas per eseo pri "De Zamenhof ĝis Gandhi". En la sama tago la simpozianoj vizitos la lokan framasonan loĝion, kie la prezidanto akceptos ilin. Vespere eblos spekti filmon pri la vivo de Mahatma Gandhi.

Ni rememorigas ke dum la simpozio prelegos gec-anoj Francisko Degoul, Perla Martinelli, Paolo Penacchio, Giorgio Silfer, Armando Zecchin, Walter Zelazny, kaj s-roj Davide Astori kaj Christer Kiselman. La rondan tablon prezidos sen. Bertil Nilsson, vickonsulo pri edukado.

(fonto: Scienca Instituto Zamenhof)

[HeKo 396 8-B, 17 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0592 s s