Esperanta Civito

TEJO kongresas en la Sudetoj

En sia ĵusa noktomeza programo "Nachtmagazin" la unua germana televidkanalo ARD elsendis triminutan raporton pri la 65a Internacia Junulara Kongreso, okazanta 18-25 julio 2009 en la ĉeĥa urbo Liberec, en la orienta Sudeta montaro, apud la komuna landlimo inter Ĉeĥio, Pollando, Germanio. Fakte IJK okazas kunlabore inter la landaj sekcioj de TEJO en tiuj tri ŝtatoj. Laŭ la statistiko de ARD la elsendon vidis ĉirkaŭ 560.000 spektantoj, ankaŭ ĉar ĝi tuj sekvis la sportajn novaĵojn. La kongreson mem partoprenas pli ol tricent gejunuloj.

La raporto elstaras ne nur ĉar ĝin preparis la redakcio de ARD en Ĉeĥio, sed ankaŭ ĉar (post unuminuta enkonduko de germanlingva parolisto) ĉio pasas nur en esperanto, kun subtekstoj en la germana. La redaktoro, Danko Handrick (helpe de Carsten Mischke kaj Gregor Hinker, kongresanoj), celis montri "vivan esperanton", laŭ la titolo mem de la raporto.

La duminuta esperantaĵo impresas raŭmisme, kun emfazo pri la uzo de esperanto kiel denaska lingvo (intervjueto al Leo Sakaguchi), kun specimeno pri la gramatiko (el tuj-kurso de Carsten Mischke), kun aludo al la literaturo ("La lada tambureto", ĉefverko de Günter Grass, per la traduko de c-ano Tomasz Chmielik, eldonita de Kleks en Pollando).

(fonto: Marek Blahuš)

[HeKo 397 4-A, 22 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0612 s s