Esperanta Civito

La difino pri raumism en Wells-vortaro

D-ro John Wells estas verkanta anglan-esperantan vortaron. Kia estas tiu vortaro? Li mem respondas en sia blogo.

"Mia vortaro estas konciza. Tial principe ne estas en ĝi loko por “enciklopediaj” klarigoj. Por ĉiu vorto la vortaro devas redoni nur la alilingvan ekvivalenton, rezignante pri pliaj informoj. Ekzemple, ĉe kabe/i mi skribas (eble tro lakone) nur kabe/i abandon Esperanto"

Tamen kelkfoje necesas fari escepton. Unu tia estas la vorto raŭmism/o. Kvankam ne ekzistas ekvivalenta anglalingva termino, laŭ d-ro Wells "estus tre utile al la uzanto de la vortaro scii, pri kio temas". Lia provo koncize resumi ĝin ĵus vekis debaton en lia blogo, kiun partoprenis tri-kvar personoj, kiuj eklernis esperanton nur post 1980.

Post tiuj kontribuoj, fine intervenis du subskribintoj de la Manifesto de Raŭmo. Jen ilia mesaĝo al la leksikografo, kiu dankis ilin aparte. 

"Necesas tri konsideroj, laŭ graveco.
Grave: Jouko Lindstedt ne estas "patro de la Manifesto de Raumo", sed nur unu el la du kunverkintoj. Efektive li estas ekspatro, ĉar
per publika deklaro li ne rekonas plu sin en ĝi.
Tre grave: raŭmismo ne estas nur (aŭ ĉefe) la Manifesto de Raŭmo, sed la sumo de multaj dokumentoj, al kiuj kontribuis gravaj esperanto-intelektuloj kaj -sociologoj. Kronologie: la kulturpolitikaj raportoj aperintaj en "Literatura Foiro"; la aktoj de la simpozio apud Varsovio (1984); la Konkludoj de Segedo (1988); la Kvintezo, kiu iĝis la preamblo de la Pakto por la Esperanta Civito (1998). Ni citis nur la plej konatajn.
Plej grave: la ĉefa referenca vortaro de esperanto (nome PIV) donas jam tute konvenan difinon: sufiĉus traduki ĝin. Ĉiukaze, la raŭmistoj rekonas sin en tiu difino.
Pli vaste pri la temo en la artikolo "Kion signifas raŭmismo".

Subskribis: Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer"

[HeKo 398 1-A, 26 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1006 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0370 s s 
  Total: 0.1376 s s