Esperanta Civito

Dio haltis en Vroclavo

Pluraj vandalismoj makulis la tagojn de la Universala Kongreso en Bjalistoko, per fajro, per ŝtono kaj per klingo (kontraŭ pneŭmatikoj de aŭtobusoj). Evidente la kongreso de UEA ne estas bonvena por parto de loka loĝantaro. La demando estas sociologie esplorenda. Intertempe la esperanta redaktoro de Radio Vatikana donis sian opinion pri la faktoj.

* * * * *

Legante informojn pri la UK en Bjalistoko mi serioze pensas, ĉu ne taŭgas ke ni levu:
1) por la kristanoj: ekzorcon;
2) por la alireligianoj: specialajn ritojn;
3) por nekredantoj: serion da fortun-alvokaj gestoj.

Jen resume:
1) bruligo antaŭ la UK de la tendego en kiu devis okazi la inaŭguro kaj aliaj eventoj;
2) vundigo de kongresano per ŝtonoj ĵetitaj de anonimulo kiu sentis sin ĝenata de la bruoj faritaj (sed en la realo, ne faritaj) de gejunuloj nokte;
3) perdiĝo de la UEA-prezidanto tra la stratoj de Bjalistoko;
4) manko de elektro hodiaŭ (ĉu - mi demandas - oni pagis la koncernan fakturon? aŭ temis pri akcidento?);
5) kongresa kuriero malfrua;
6) TTT-ejo katastrofa, kun ligoj al neekzistantaj paĝoj, malfrue ĝisdatigita...
7) misaranĝo de akceptejo, kun longaj vicoj (ĉu nostalgio pri la Pollando antaŭ la sieĝo-stato?)
8) Pola Radio ne plu elsendas sabate kaj dimanĉe, ĝuste sojle de UK en la lando de la radio.
ktp ktp

Entute: ĉu UEA'n trafis malfeliĉa sorto aŭ... (kiel mi opinias de jaroj) estas tempo ke ni rekonsideru la tutan aranĝon de UK? Al Vi la malfacila respondo.

Dum mi - iom ironie, sed certe, polemike - diras, ke en Pollando mi male povis ĝui vere grandiozan Kongreson, tiun ekumenan en Vroclavo. Dank' al agado de malmultaj personoj, volontuloj. Permesu: dankegon Tereza al Vi kaj al Viaj kunlaborantoj!

(Carlo Sarandrea)

[HeKo 398 4-A, 28 jul 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0390 s s 
  Total: 0.0531 s s