Esperanta Civito

Aperis la Szerdahelyi-memorlibro

"Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al prof. István Szerdahelyi" aperis en Pollando per la redakto de Ilona Koutny. Al la pli ol 400-paĝa libro kontribuis kvindeko da aŭtoroj, el kiuj trideko estas hungaroj.

Inter la ne hungaroj troviĝas Till Dahlenburg, Michel Duc Goninaz, Claude Gacond, Sergej Kuznecov, Fabrizio Pennacchietti, Ryszard Rokicki, Alicja Sakaguchi, Giorgio Silfer.

La libro estis prezentita okaze de la ILEI-konferenco en Krakovo kaj de la Universala Kongreso en Bjalistoko. Dum ĉi-lasta disvoviĝis ankaŭ mallonga simpozio pri "István Szerdahelyi: verko, vivo kaj heredaĵo".

La simpozio (sub la aŭspicio de Akademio de Esperanto kaj Centro de Esploro kaj Dokumentado) omaĝe al prof. István Szerdahelyi (1924[1949]-1987) traktis pri diversaj facetoj de la novema lingvisto, preciza interlingvisto, elstara pedagogo, leksikografo kaj fondinto de la Esperanto-fako de la budapeŝta Universitato Eötvös.

Sed la plej grava omaĝo okazos post kelkaj tagoj en Budapeŝto.

(fonto: Ilona Koutny)

[HeKo 399 7-A, 12 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0414 s s 
  Total: 0.0547 s s