Esperanta Civito

Simpozio pri Homaranismo: dua tago

La dua tago de la Simpozio pri Homaranismo, okazanta en Ĉaŭdefono, havis kiel ĉeftemon la rilatojn inter homaranismo kaj cionismo.

Tiurilate konfrontiĝis du diverĝaj tezoj: tiu de c-ano Raymond Brisebois, kunordiganto de Hilelista Esperanto-Komunumo, kaj tiu de Edmond Privat, pritraktita en longa esplora studo de sen. Perla Martinelli.

Laŭ Brisebois, la pozicio de Zamenhof rilate al cionismo estis tiel negativa, ke certe li ne akceptus la naskiĝon de Israelo, kaj des malpli li tolerus la hodiaŭan situacion kun palestinaj araboj.

Laŭ Martinelli, detala analizo pri la multaj artikoloj de Edmond Privat (la "homarano numero du") pruvas la malon. Certe Zamenhof, same kiel Privat, subtenus la strebon al mondregistaro, enkorpigita en la tamen malfortaj Ligo de Nacioj kaj UN. Kaj la realigo de la cionisma revo, per la starigo de Israelo, okazis ĝuste pro la decidoj de tiuj internaciaj organizoj.

La debato malkovrigis la fakton ke, dum la mondmilitoj, la cionistoj elektis ĉiam la venkontan blokon: kun la Entento en 1917-18, dum la palestinaj araboj restis kun la centraj imperioj (el kio la Balfour-deklaro); kontraŭ la nazioj en 1939-1945 (dum la Granda Muftio de Jerusalemo estis persona amiko de Himmler); kaj kun la okcidentaj potencoj de 1948 ĝis 1991, kiam ruinas la sovetunia bloko, kiu apogis la palestinanojn ekde 1967.

Sen. Giorgio Silfer prelegis per kompara studo pri la tri ideologioj origine esperantaj: la homaranismo ĉe Zamenhof, la sennaciismo ĉe Lanti, la mondfederismo inspirita de nova interpopola konduto ĉe Privat. Li demonstris ke la pozitivaj elementoj de ĉiuj tri ideologioj konverĝas en la raŭmisma metodo, kiu kondukis al la Esperanta Civito.

La tago estis kompletigita de longa vizito ĉe la sinagogo de Ĉaŭdefono, kie la simpozianojn akceptis la prezidanto de la juda komunumo, respondante al multaj demandoj pri judaismo.

[HeKo 400 2-B, 18 aŭg 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0665 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2280 s s 
  Total: 0.2945 s s