Esperanta Civito

Tempesto en alies ujo

Ni jam raportis pri la rezulto de la lasta baloto pri la landnomoj en la Akademio de Esperanto, kiu definitive aprobis la uzon de la sufikso -I- por landnomoj gente derivitaj. Efektive tiu baloto pruvis ke la UJ-anoj en la Akademio estas nur kvin el kvardek kvin membroj.

Lastatempe tamen tiu minoritato lanĉis kampanjon, per letero "al la respondeculoj de UEA". La letero tekstas jene:

Nome de la grupo "Klasika Esperanto" ni volas atentigi vin pri la artikolo 6-a de via statuto:

"La oficiala lingvo de UEA estas la Internacia Lingvo Esperanto, tia, kia ĝi estas difinita per sia Fundamento, per la verkaro de ĝia iniciatinto Zamenhof kaj per la ĝenerala lingvouzo kontrolita de la Akademio de Esperanto."

De iom da jaroj okazas malrespekto de tiu artikolo, almenaŭ rilate al la landonomoj, kiuj aperas en la Jarlibro, en la insignoj de aliĝintoj al UK kaj en aliaj eldonaĵoj.

En la Fundamento kaj en la verkaro de Zamenhof ne estas duboj pri la preferata sistemo pri landonomoj. La Akademio mem nur deklaris ke la formoj kun la finaĵo -io estas tolerataj, ne rekomendataj. Konsiderante ĉion ĉi, la subskribintaj anoj de Klasika Esperanto opinias, ke la lingvo-uzado de UEA estas nekongrua kun ĝia statuto.

Ni petas vin reveni al la sistemo priskribita en la Fundamento, kaj, intertempe, ni petas ke en la interreta aliĝilo al la UK-oj almenaŭ ekzistu la ebleco elekti preferon por la Fundamentaj formoj kun -ujo. [fino de la letero]

La letero entenas misprezenton, ĉar la Akademio per sia decido agnoskis la ekvivalenton de la du sufiksoj: tio estas pli ol simpla tolero, ĉar la toleron jam decidis la tiama Lingva Komitato en 1922. Krome, la formoj kun -io estis enkondukitaj de UEA mem longe antaŭ la unua mondmilito, laŭ iniciato de Hector Hodler: precize antaŭ cent jaroj. Do la "malrespekto" fare de Universala Esperanto-Asocio estus jam centjara.

La letero ankaŭ ne donas indikon pri la eventuala konsekvenco de malakcepto: ĉu la subskribintoj eksiĝos de UEA? Estus interese, se d-ro Renato Corsetti tion farus. Cetere, la letero implicas kondamnon pri la landnoma listo ĉe SAT (kies membro Corsetti estas) kaj distanciĝon de la (kontraŭfundamentaj, laŭ la "bonlingvistoj") proponoj de Zamenhof por la homarana lingvo. Fakte, kial ne skribi ankaŭ al SAT?

Iu povus komentarii, ke ankaŭ al la Esperanta Civito ne estis sendita tiu letero. Sed la Esperanta Civito ne bezonas ricevi ĝin, ĉar: a) la Konstitucio enhavas neniun aludon al la Fundamento, simple ĝi tekstas: "La oficiala lingvo de la Civito estas esperanto"; b) en la oficialaj dokumentoj (ekzemple la legitimilo) oni ne indikas landon, sed ŝtatanecon (italan, meksikan ktp); c) la personoj kiuj havas la Esperantan civitanecon ne kutimas tuj demandi "El kiu lando vi venas? En kiu lando vi naskiĝis? ktp", sed eventuale: "en kiu lingvo vi estis edukita?".

Se licas komparo: certe ne eblas skribi al tiuj, kiuj uzas delonge forkon kaj tranĉilon, same kiel al tiuj, kiuj ankoraŭ uzas rekte la manojn, rekomendante ke la bezonataj fingroj estu nur la polekso plus la du plej apudaj en la dekstra mano, laŭ la Korano...

[HeKo 402 2-A, 4 sep 09]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0435 s s 
  Total: 0.0582 s s