Esperanta Civito

Afrika denunco pri antiraŭmisma kampanjo

Ekster nia kontinento Afriko, kaj pli precize en Eŭropo estas kaŝa kampanjo de esperantistoj kontraŭ esperantistoj. Iuj asertas, ke la anoj de Esperanta Civito estas malbonaj. Kiuj asertas tion, tiuj mem kaŝe subfosas la Esperantan Civiton. Ĉio okazas, kvazaŭ estus milito de UEA kontraŭ la Esperanta Civito. Sufiĉas, ke UEA-membro alproksimiĝas al homo kiu havas la esperantan civitanecon, ke ĉi tiu estas trafata de ĉiaj admonoj fare de UEA-membroj.

Kiu sekvas ĉion en Esperantujo, tiu rimarkas, ke homoj de la Esperanta Civito malferme kritikas la laŭ ili malbonajn paŝojn de UEA. Sed kion oni rimarkas, ĉe UEA-membroj? Tiuj ĉi, preskaŭ ĉie, iel starigas kvazaŭ-antenojn de homoj, kiuj kampanjas kontraŭ la Esperanta Civito kaj ankaŭ kontraŭ homoj nur proksimaj al Civitanoj ne estante mem Civitanoj. Tiuj UEA-membroj agadas preskaŭ ne publike/skribe, de individuo al individuo, de buŝoj al oreloj.

Jes ankaŭ la kanalo de "Libera Folio" de Kalle Kniivilä utilas al UEA-korifeoj por frapi la homojn proksimajn al Civitanoj, aŭ kiuj mem havas la esperantan civitanecon. Vidu! Al kompatinda esperantisto hispana la CO kaj LKK de la Roterdama UK de 2008 malpermesis prezenti sian spektaklon dum la kongreso. Poste, lin oni admonis, ke li estas Civitano, ĉar li rilatas kun afrikano kunlaboranta kun Civitanoj. Tia batalo pluiras ĉefe en Eŭropo, kaj ŝajnas, ke tio atingas ankaŭ Afrikon.

Ne, ni afrikanoj, batalu kontraŭ tiu konduto. Jen UEA-membroj-afrikanoj jam ekatakas samkontinentanojn UEA-membrojn kaj/aŭ Civitanojn. Ĝis nun neniu atakato jam reagis. Tio estas tre kuraĝa paŝo, kiun plu faru afrikaj esperantistoj, kiuj kunlaboras ankaŭ kun la Esperanta Civito aŭ kun Civitanoj aŭ havas mem la esperantan civitanecon. Kio gravu por ni, afrikanoj, tio tute ne estas malpurigi afrikajn esperantistojn por komplezi al homoj de eksteraj esperanto-tendencoj. La tasko precipa de ni ĉiuj, afrikaj esperantistoj, estas ĉion fari, ke estu nur unu Esperantujo en Afriko, kie ni, afrikanoj, laboregu, ke esperanto vere enradikiĝu en Afriko.

Ni, esperantistoj afrikaj, estu ekzemploj de neesperantistoj, kiuj tra niaj agoj, konvinkiĝu, ke esperanto estas vera unuigilo. Ne, afrikaj esperantistoj, tute ne agu kiel religiuloj: iuj, pro la sama Dio, batalas kontraŭ la aliaj. Se tiu Dio vere ekzistus, ĉu plaĉus al li vidi tiajn agojn? Eble tiu Dio estas tia, kia la homoj kreas ĝin en siaj kapoj, do ili asertas ĉion je la nomo de tiu Dio. Ĉu ankaŭ esperantistoj kreas esperanton en siaj kapoj, kaj tiel kondutas kiel Di-uloj, luktante unu kontraŭ la alia pro esperanto?

(fonto: Konsciu 46)

Karaj samcivitanoj, io ekokazetas en nia Afriko. Homoj proksimaj al la fanatika branĉo de UEA nun ekatakas siajn kontinentanojn, kiuj havas la esperantan civitanecon. Kion ili celas, tio fakte estas reagigi nin, ke esperantistoj diru, ke afrikaj Civitanoj sekvas eŭropajn kaj tiel batalas kontraŭ afrikanoj UEA-membroj. Ne, ni, afrikaj Civitanoj, tute ne reagu al tiaj atakoj. Kion ni faru por reciproki iliajn agojn? Tiu ĉi demando estas tiom simpla, ke ni eĉ ne bezonas respondi.

Ni agadu konstante, faru konkretajn paŝojn antaŭen, ke la tuta esperantistaro rimarku, ke en Afriko Civitanoj ĉiel klopodas por la unuigo de ĉiuj afrikaj esperantistoj. Ni regule laboru kaj raportu pri tio ankaŭ al Afrika Centro Esperantista, kiu aperigos tiujn raportojn en siaj periodaĵoj.

Kun la firma konvinkiĝo, ke ĉiuj vi, Civitanoj afrikaj, samopinias kaj tial plibonigos nian agadsistemon, mi deziras ĉion bonan vi.

(Subskribis c-ano Koffi Gbeglo, delegito de TIETo en la Forumo kaj dumviva UEA-membro)

[HeKo 404 4-B, 24 sep 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0237 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0670 s s