Ortega pri la paradokso de Salomon
Jam de kelkaj jaroj Thierry Salomon, rezidanta en Hungario, litanias kontraŭ “esperanta naciecismo”, laŭ la kontraŭzamenhofa slogano: “La homaro ne bezonas plian popolon, sed interpopolan lingvon”. Kaj ĉar Salomon apudigas tiun sloganon al analoga: “La homaro ne bezonas plian nacion, sed internacian lingvon”, ŝajnas ke li ne perceptas la diferencon inter la du nocioj: popolo kaj nacio.