Denove FEM en la Internacia Virina Kinfestivalo
Ankaŭ ĉi-jare la revuo “Femina” ricevos akreditivon por alesti la Internacian Virinan Kinfestivalon, printempe apud Parizo. Pasintjare unuafoje okazis tia agnosko por Feminisma Esperanta Movado. En 2013 tamen la korespondanto ne estos plu Giorgio Silfer, aprezata kinkritikisto en “Literatura Foiro”, sed la prezidanto de FEM, Marie-France Conde Rey.