Lingvotestaj sesioj en Meksiko

HeKo 671 7-B, 4 feb 18

Unika ŝanco por flue parolantaj esperantistoj en Meksiko: ili povos trapasi lingvotestajn sesiojn kaj atingi la diplomon C2 en Meksiko, la plej altan en la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito.

Kultura Centro Esperantista organizas la C-gradajn ekzamenojn. Ili okazos en Akapulko, 22 februaro 2018, kaj en Meksikurbo, 1 marto 2018. 

Teatro spuras vojon al Afriko

HeKo 670 8-B, 25 jan 18

Pedro Carrillo, aktoro kaj reĝisoro, proponas realigi spektaklon en Burundio, okaze de la venonta Kristnasko. Temas pri “kripa prezento”, kun muziko kaj kantoj, ilustranta la naskiĝon de Jesuo. De pluraj jaroj c-ano Carrillo enscenigas tian religian akton en Andaluzio: li opinias ke afrikanoj tute taŭgas por tiu ĝenro.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.