ERA membro de Ecosoc en UN

HeKo 643 1-A, 2 maj 17

Ekde ĉi tiu jaro Esperanto-Radikala Asocio havas konsultan statuson ĉe Unuiĝintaj Nacioj, Socia kaj Ekonomia Konsilio — ECOSOC,  unu el la ses ĉefaj fakoj de UN.

La informo aperis hieraŭ en la koncerna retpaĝo de UN, kiel konfirmo de komuniko el la prezidanto de ERA, arkitekto Giorgio Pagano.

Eŭropismo rekomencas spiri

HeKo 642 2-E, 24 apr 17

Post la rezultoj de la prezidenta baloto en Aŭstrio kaj de la ĝeneralaj elektoj en Nederlando, la konfirmo el la hieraŭa verdikto de la franca popolo redonas elanon al la eŭropismo, aŭ almenaŭ al la eŭropemo. Certe ekzistas forta opozicio kontraŭ Eŭropa Unio en la diversaj landoj; sed, male al Anglio, sur la kontinento la plimulto ankoraŭ apogas la ideon de eŭropa integriĝo.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.