Zamenhofa jubileo koincide kun parlamenta inaŭguro

HeKo 640 4-C, 9 apr 17

La unuaj Civitaj senatanoj atingis Ĉaŭdefonon, kie ili tranoktas ĉe la Esperanto-Domo, atendante la inaŭguron de la nova parlamenta mandato 2017-21. La plejmulto alvenos 12 aprilo 2017, tagon antaŭ la parlamenta sesio: inter ili, la eliranta Konsulo, Marie-France Conde Rey, kiu prezidos la unuan seancon, en la urbodomo de Loklo. La Esperanto-Domo estos plene okupita.

Fokuso pri antisemitismo la 14an de Aprilo

HeKo 640 3-B, 8 apr 17

Komisiite de Kultura Centro Esperantista kiel organizanto de la evento, c-ano Giorgio Silfer festparolados 14 aprilo 2017 matene en Ĉaŭdefono, okaze de la Tago de Ĉiuj Pioniroj, ĉi-jare koincida kun la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Tial li anoncis ke li dediĉos specifan atenton al la antisemitismo en la historio de la esperanta popolo.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.