Nikolin' kaj Anjo Amika kantos en Bruselo
Nikolin” kaj Anjo Amika kantos en Bruselo okaze de la inaŭguro de la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito, 7 majo 2016, ekde 10h00, en strato Edinburgo 26 (metroo Namura Pordego).
Nikolin” kaj Anjo Amika kantos en Bruselo okaze de la inaŭguro de la Okcidenta Legacio de la Esperanta Civito, 7 majo 2016, ekde 10h00, en strato Edinburgo 26 (metroo Namura Pordego).
La estraro de Naturfreunde International, kies centra oficejo estas en Vieno, petis la konfidon de la landaj federacioj, post la demisio de la internacia kasisto (oficinta nur tri monatojn), kaŭzita de la malkovro de grava fraŭdo en la banka konto de NFI. Pri la fraŭdo estas suspektata eksa dungitino.
“Bonvolu aliĝi al 135 aŭtoroj kaj 13 organizoj, inkluzive de CODEPINK, petante Usonan PEN-Centron eviti la sponsoradon al/de la israela registaro”. La informon pri ĉi tiu kampanjo relanĉis estraranino de PEN Internacia, Teresa Cadete, konata interalie pro rezista kampanjo kontraŭ la reformo de la portugala ortografio.
Stefano Keller anoncis hieraŭ sian demision kiel estrarano pri eksteraj rilatoj, kio memkompreneble signifas ke li ne rekandidatas por la estraro de Universala Esperanto-Asocio, elektota ĉi-somere en Nitro. Kune kun Barbara Pietrzak li estis la sola “pretervivinto” el la Dasgupta-periodo.
Esperanta PEN-Centro esprimis sian politikan subtenon al turka-kurda packonferenco, organizita de la respektivaj PEN-centroj en Amedo dum la venontaj tagoj, sekve de la akriĝo de la situacio komence de la nuna jaro.
Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, kie Kultura Centro Esperantista reprezentas esperanton, invitis oficiale ĝian delegiton, c-anon Bertil Nilsson, prezenti la LingvoTestan Sistemon de la Esperanta Civito, kiun KCE administras, dum la ĵusa konferenco de ALTE en Stokholmo, 20-22 aprilo 2016.
Nur kvarono de la membraro partoprenis en la referendumo pri la sorto de SAT-Amikaro, kies rezulto ŝajnas la sensorteco.
Sep personoj estas kandidatigitaj por la Kortumo de la Esperanta Civito, elektota de la Forumo dum ordinara sesio en Budapeŝto, 5 aŭgusto 2016, por dujara mandato komencota 1 januaro 2017.
Post frua eksperimento, Kooperativo de Literatura Foiro praktikas ekde hodiaŭ novan rabatsistemon por la vendo de siaj neperiodaĵoj (libroj, filmoj, diskoj ktp).
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo subskribis leteron al la Eŭropa Konsilio por pledi favore al la Ŝengen-principoj, kun dek kvin aliaj internaciaj junularaj organizoj.
Antaŭ du tagoj, en sabata programo, kultura televizia kanalo en Istanbulo elsendis la intervjuon kun la membroj de la Esperanta PEN okazinta ĉe la sidejo de Turka PEN-Centro.
La delegitoj de la naturamikaj federacioj de Francio, Hispanio, Italio kaj Svislando renkontiĝis en Malago 16-17 aprilo 2016 por interna seminario pri la naturamikaj domoj. Por Hispanio ĉeestis Esperanta Naturamikaro, kiu havas lokajn sekciojn en Andaluzio kaj Kanariaj Insuloj, kaj ankaŭ partneran societon en Asturio. ENa aktivas ankaŭ transnacie, dum la aliaj sekcioj nur naciskale.