La Kapitulo kunvenos en Bruselo
La nova Kapitulo kunvenos en Bruselo la 19an de marto, okaze de la inaŭgura sesio de la nova Parlamento, unuafoje sub la prezido de la ĵusa Konsulo, sen. Giorgio Silfer.
Ĉio estas preta por la inaŭgura sesio de la dua Civita Parlamento, kies Forumo kaj Senato kunsidos en Bruselo 19-20 marto 2007, en konstruo de Eŭropa Unio, laŭ invito de EU-parlamentanoj apartenantaj al malsamaj grupoj.
La Goldoni-temo okaze de la 300-jariĝo de la eminenta dramverkisto estas unu el la akcentoj en la februara numero 225 de Literatura Foiro, per eseo de Carlo Minnaja, mem tradukinto de Carlo Goldoni en esperanton. Fakte en ĉiu numero de la 38a jarkolekto de la revuo oni legos pri Goldoni kaj ghuos sur la kovrilpaghoj belajn paŝtelajn desegnaĵojn kreitajn surbaze de liaj verkoj.