Homaj Rajtoj ne nur simbole
La 10an de decembro 1948 per la promulgo de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj la dudeka jarcento eldonis la plej gravan atingon en la historio de juro. Temas ankaŭ pri la plej grava heredaĵo de la dudeka jarcento al la civiliza evoluo, kvazaŭ risorte kaj kompense al la abisma faŭko kien enfalis la homaro dum la dua mondmilito.