ANEB kongresis en Burundio
De la 10a ĝis 13a de julio 2009, okazis dua esperanto-kongreso en Rumonge, Burundio. Ĉio komenciĝs per la kantado de “La Espero”, kies tekston disdonis al ni ĉiuj s-ro Jeremie Sabiyumva la 10an posttagmeze, precize je la 17h00. Post tio ni eniris la grandan lernoĉambron en la plej granda internejo, kie ni manghis kaj tranoktis.