Konsulo Karibe lastfoje kunvokas la Kapitulon

HeKo 852 3-C, 7 dec 24

La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al telematika kunsido, lastfoje fare de la eliranta Konsulo, sen. Riichi Karibe, komisie al la Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer, por 18 decembro 2024. Ili ambaŭ ne plu estos senatanoj post la skrutinio, kaj la povo estas transdonota al la nova Konsulino (ja la ĉefkanditato estas virino, kaj majoritate kaj opozicie).

La selektitoj por la lasta staĝo de c-ano Silfer en Afriko

HeKo 852 3-B, 23 nov 24

Gec-anoj Mushosi Birindwa, Abdoulrahman Bukuru, Lucien Kagina, Ramazani Nanjira, Frederiko Nimubona, François-Mauriack Nunda estas akceptitaj por la staĝo pri la formado de kongresaj organizantoj, okazonta ĉe la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumburo, dum la longaj semajnfinoj 6-8 kaj 13-15 decembro 2024, sub la gvido de c-ano Giorgio Silfer. 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.