Atestoj okaze de la smeralda jubileo de Raŭmo
Pli kaj pli multiĝas la artikoloj okaze de la smeralda jubileo de la Manifesto de Raŭmo, precipe en la periodaĵoj “Literatura Foiro kaj “Heroldo de Esperanto”.
Pli kaj pli multiĝas la artikoloj okaze de la smeralda jubileo de la Manifesto de Raŭmo, precipe en la periodaĵoj “Literatura Foiro kaj “Heroldo de Esperanto”.
Dum la kongresoj ne okazas, aŭ nur virtuale disvolviĝas, Kultura Centro Esperantista realigas sian someran kursaron, kiu komenciĝis hodiaŭ per la Esperantologia Fakultato kaj kulminos en aŭgusto per la kurso pri tradukarto.
La Komitato de la Junulara aprobis la financan raporton 2019, kiu finfine montras profiton: 6.824 eŭroj kontraŭ minuso de pli ol ok mil en 2018; tio respondas al preskaŭ 5% de la spezaro de TEJO.
La Kapitulo havis sian kvaran skajpan kunvenon hodiaŭ, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Interalie ĝi aprobis la planon de diskonigo de la rezolucio pri la pandemio, laŭ tekstoj en esperanto, angla, franca, hispana, hungara, itala, portugala, svahila. Aliaj tradukoj estos bonvenaj.
La verkistara mondkongreso, kunvokita al Upsalo por la komenco de novembro 2020, estas prokrastita al 2022, pro la pandemio origininta el Popola Ĉinio. La decidon ĵus komunikis la prezidantino de PEN Internacia, Jennifer Clement.
La Universala publikigis sian financan raporton 2019 en la oficiala organo de la Asocio. La spezkalkulo montras deficiton de preskaŭ 114.000 eŭroj, dum en 2018 estis centmilo: sume 14% pli ol antaŭe.
Dimanĉon la 12an de julio 2020 aperis artikolo en “Libera Folio” pri “kuranta” esploro de Eŭropa Unio (EU) pri la membronombro de TEJO.
Naturfreunde Internationale kongresos en Vieno 28 novembro 2020. La dato estas fiksita post interna konsultiĝo, kiun partoprenis ankaŭ Esperanta Naturamikaro. Male, ENa kaj tri aliaj federacioj ne partoprenis en referendumeto pri modifo de la statuto, kiu donas al la estraro la eblon transformi realan al virtuala kongreso.
Estas jam survoje al la fidela abonantaro la aŭgusta numero (306) de “Literatura Foiro”, ne nur la plej longdaŭra kaj konstanta, sed ankaŭ la plej akurata kultura revuo en esperanto. La esperiga poemo de Giorgio Silfer akompane al vraka sed ne marasma internaĵo arte fotita de Nicola Bertelotti kvazaŭ emblemas la enhavon de la 64-paĝa numero.
La Kapitulo estas kunvokita al ordinara skajpa kunveno, 15 julio 2020 je 10h00 (MET), sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe.
En la tagordo prioritate situas la diskonigo de la rezolucio pri la pandemia konjunkturo, kiu ekzistas jam en pluraj lingvoj, danke al la diligento de pluraj gecivitanoj: angla, hispana, hungara, itala, portugala, svahila. Kurioze, mankas la franca.
Sukcese disvolviĝis la telematika literatura renkonto kun c-ano Georgi Mihalkov (Julian Modest), kiu ne nur prezentis “La ĉasisto de sonĝoj” sed ankaŭ laŭtlegis el ĝi mallongan novelon kaj unu eseon. Ĉi-lasta klarigas kial li lasas la legantojn mem fini la librojn kiujn li verkas.
La julia numero de “Heroldo de Esperanto” (2310) survojas al sia abonantaro, akurate kiel kutime. La unua paĝo emfazas la rolon de Plena Ilustrita Vortaro, per mesaĝo de la Lingva Komitato okaze de ties ora jubileo kaj per artikolo pri la presata lasta eldono.