Silfer pri Zamenhof en la Hebrea Muzeo de Bolonjo
Kiu rilato ekzistas inter la hebrea demando kaj esperanto, ene de la solvo proponita de L.
Kiu rilato ekzistas inter la hebrea demando kaj esperanto, ene de la solvo proponita de L.
“La jardeko de Femina” estos la temo traktota de d-ino Perla Martinelli, dum la 42a literatura kafejo en Budapeŝto, lundon la 16an de oktobro 2017.
Preskaŭ du monatojn post la lasta anonco de eldonejo Lexus pri la produktado de nur kvin numeroj de HdE en 2017 (po unu en monato inter aŭgusto kaj decembro, krom unu inter januaro kaj julio), Kultura Centro Esperantista skribis al Brazilo: “KCE daŭre atendas la stokon de la dua numero de HdE en 2017, por kiu ĝi mendis kaj pagis kolektivan abonon.
“La 3an de majo 2017 la membronombro estis 3.642, kio signifis malkreskon de 140 kompare kun la sama dato de 2016” publike ĵus deklaris komitatano Osmo Buller rilate la ĉi-jaran individuan membraron de Universala Esperanto-Asocio.
Ĉi-monate estos finita la redaktado de la informa PEN-kajero pri nia literaturo, en la franca lingvo, kiu poste utilos kiel matrico por la versioj en la kastilia kaj en la angla. Ĝi ampleksos sesdekon da paĝoj en formato A5, simile al numero de “Literatura Foiro”: ankaŭ la arkitekturo de la presaĵo memorigos nian ĉefan kulturan revuon.
Sekve de publika anonco, diversaj afrikanoj kandidatiĝis por la posteno de afrika kunlaboranto ĉe la periodaĵoj de LF-koop. Du estis specife interesaj, kaj inter ili la elekto favoris c-anon Mushosi Birindwa el Buĵumburo.
Meze de julio Sociala Grupo Lexus el Brazilo anoncis, ke dum la nuna jaro aperos nur ses numeroj de “Heroldo de Esperanto”, do ankoraŭ kvin. Malgraŭ tiu promeso, en septembro ankoraŭ ne aperis la dua numero de HdE en 2017, eĉ ne retforme.
La traduka konkurso de la Itala Esperanto-Federacio havis jenajn rezultojn:
Branĉo poezio (12 konkursaĵoj de 8 konkursintoj el 4 landoj): 1a premio al Nicolino Rossi (RSM); 2a premio al Nicolino Rossi (RSM); 3a premio al Aldo Grassini (IT).
La interna servo de fondumo Pro Esperanto preferas ne diskonigi la rezulton de Universala Esperanto-Asocio dum aŭgusto 2017, ĉar tio montrus subjekton kie ne indas investi. La situacio, jam malbona fine de julio, pli graviĝis pro kreskantaj misservoj.
Septembro alportas tute akurate la sepan numeron de la monata informilo de KCE, kiu tiel pruvas sin kapabla produkti regule periodaĵon, kvankam modestan: ĝi similas al nur dupaĝa “Heroldo de Esperanto”, laŭ la antaŭa grafiko.