Anjo Amika koncertis en Moravio
En la kastelo de Bartoŝovice (Moravio) 8-11 novembro 2012 okazis la 1a Internacia Esperanto-Lernejo, kien Anjo Amika estis invitita kiel kantistino.
En la kastelo de Bartoŝovice (Moravio) 8-11 novembro 2012 okazis la 1a Internacia Esperanto-Lernejo, kien Anjo Amika estis invitita kiel kantistino.
Hieraŭ vespere ree eĥis esperanto en la vasta prelegejo de la Milana Filologia Klubo, kie en 1906 Roza Junk raportis unuafoje pri nia lingvo al sepcento da personoj, interesataj pri la zamenhofa novaĵo. Tra la jardekoj plurfoje tiu jam 140-jara prestiĝa kultura klubo, centre de la lombarda metropolo, gastigis esperanto-kursojn: plej intense dum la 1970aj, sub la gvido de Giorgio Silfer.
D-ro Joël Batila, Kanceliero de la Kabinda Respubliko kaj senatano de la Esperanta Civito, komunikas informon aperintan hieraŭ en la novaĵagentejo Reuters:
Kilimanjaro Capital Ltd, privata kanada kompanio enfokusigita al elmergiĝantaj nacioj en Afriko, ĝojas anonci ke 17 novembro 2012 ĝi subskribis formalan akordon pri oleo-ekspluatado kun la Kabinda Respubliko.
Universala Esperanto-Asocio principe ne donas tiajn subvenciojn, pli-malpli asertis s-ino Ans Bakker, tiam responsa estrarano de UEA, kiam estis proponita la forviŝo de ŝuldo al UEA mem (ĉirkaŭ 17.000 eŭroj) pro la financado de la projekto “Indiĝenaj Dialogoj”. Tiu subvencio vekis interalie la protestojn de c-ano Koffi Gbeglo, tiam UEA-komitatano.
La Zamenhofologia Semajnfino en Andaluzio, 15-16 decembro 2012, havos kiel ĉefan preleganton prof-ron d-ron Walter Zelazny, kiel jam anoncite. Li prezentos premiere sian verkon pri L. L. Zamenhof, sabaton la 15an ekde 10h00, ĉe la naturamika Esperanto-Domo en Malago.
Skribis UEA-ano havanta la esperantan civitanecon: “La retgazeto redaktata de s-ro Kalle Kniivilä konstante substrekas la malfortojn de TEJO (funkcianta nur per volontuloj), sed sisteme silentas pri la malfortoj de la Centra Oficejo de UEA (funkcianta per deko da salajratoj).
Kun granda malĝojo ni ricevis la mesaĝon pri la forpaso de Laŭlum,* ĉina akademiano.
Pasintjare en Pekino s-ro Laŭlum estis intervjuita por “Heroldo de Esperanto”. Li rakontis pri sia vivo kaj sia amo al nia lingvo. Li esperantigis multajn librojn, kaj tiel li proksimigis la tutan mondon al la ĉina kulturo.
Dominique de Mestral estos la prelega gasto en Ĉaŭdefono, 15-16 decembro 2012, okaze de la Zamenhofa Semajnfino organizita de Kultura Centro Esperantista. La aranĝo havos duoble festan karakteron, ĉar ĝi koincidos kun la unua datreveno de la nupto Rooke-Liu, kiuj deziras festi tion kun kiel eble plej multaj geamikoj, interalie tiuj de la Svisa Esperanto-Koruso.