Pri Irlando la Konsulo kaj la EEU-prezidanto
La irlanda popolo decidis per referendumo ne ratifi la Traktaton de Lisbono, kiu estas la lasta ĝisdatigo de la konstitucia platformo de Eŭropa Unio. Malgraŭ alarmaj voĉoj de kristandemokratoj, socialdemokratoj kaj aliaj, spite al la vivuoj de naciistoj kaj klasbatalaj ruĝuloj, tiu nea baloto povas esti tute seninflua.