Forpasis el hombre nuevo
En la malfrua printempo de 2025, la mondo perdis unu el siaj plej brilaj kaj nekonformemaj animoj: José “Pepe” Mujica. Sub la larĝa ĉielo de sia modesta bieno li foriris silente, kvazaŭ li estus nur alia simpla kamparano. Ne eksa prezidanto, ne eksa gerilano, sed homo inter homoj. Laŭ Aristofano ne ekzistus pli saĝaj homoj ol la kamparanoj.