Esperanta PEN diskutas pri Nobel-kandidato
Ekde 2008 Esperanta PEN-Centro kandidatigas d-inon Marjorie Boulton por la literatura Nobel-premio, post la forpaso de c-ano William Auld kaj unufoja kandidatigo de c-ano István Nemere. La kandidatigo rezultis el interna selektado fare de dudeko da verkistoj, PEN-anoj, kaj referendumo fare de la abonantaro de “Literatura Foiro”.