Tro da verkistinoj estas persekutataj
Ĉiujare la PEN-Komitato por verkistoj en prizono kalkulas milon da kazoj de persekuto. En 2012 ili estis 877, inter kiuj ankaŭ virinoj, murditaj, enkarcerigitaj, minacataj de diktaturoj, koruptitaj reĝimoj aŭ armita krimularo.
Literatura agnosko celebrota en Rejkjaviko
La 10an de septembro 1993 la PEN-mondkongreso en Santiago de Kampustelo agnoskis esperanton literatura lingvo. La tiamaj reprezentantoj de nia literaturo, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, partoprenos en la venonta PEN-mondkongreso en Rejkjaviko, kaj samtage organizos akcepton por la gekolegoj, por celebri la dudekan datrevenon de tiu evento.
ALTE-konferenco en Salamanko: KCE alestas
Kion signifas pioniri?
“Kaj nun mi diras al vi: Detenu vin de ĉi tiuj homoj, kaj lasu ilin; ĉar, se ĉi tiu intenco aŭ ĉi tiu laboro estas de homoj, ĝi renversiĝos; sed se ĝi estas de Dio, vi ilin ne povos renversi; aŭ eble iel vi troviĝos batalantaj kontraŭ Dio.
Pli ol tri mil vizitoj tage en esperantio.net
Nia retagentejo ŝajnas la plej legata en Esperantio, superante pli kaj pli ofte la sojlon de tri mil vizitoj tage. La rezulto ne dependas de polemikaj forumoj kiujn sekvas farnientuloj, nek de sensaciaj titoloj trompantaj la legonton. Simple, pli kaj pli da homoj konscias pri la objektiveco de nia informado, kaj ke multaj aktualaĵoj el Esperantio legeblas nur en HeKo.
Ekspansio en universitatoj de Burundio
Instituto de Esperantista Komunumo en Afriko (IEKA, eksa Afrika Esperanto-Instituto) kadre de siaj iniciatoj ĵus subskribis kun la universitato Ntare Rugamba la trian kontrakton pri la instruado de esperanto.
La dua kamiŝibajo en nia literaturo
Giorgio Silfer regalis nian literaturon per dua kamiŝibajo, finverkita ĝuste hodiaŭ. La teatrofabelo titoliĝas “Karmezina renkontis Lupon” kaj konsistas el dek ses scenoj, laŭ unuopaj desegnoj.
FEM-korespondantino en la femina kinfestivalo
“Femina” jam pasintjare sendis korespondanton al la Internacia Festivalo de la Femina Kino, apud Parizo. Ĉi-jare, fine de marto, la festivalon sekvis la prezidanto mem de Feminisma Esperanta Movado, sen. Marie-France Conde Rey.
"Femina" - jaro naŭa, numero tridektria
Atingis la naŭan jarkolekton la organo de Feminisma Esperanta Movado, ĉefredaktata de c-ino Perla Martinelli. La printempa numero (33) de 2013 enfokusiĝas al la ĉeftemo “La korpo kaj ĝia mesaĝo”, kaj fakte unuafoje okupiĝas pri la ukraindevena sed jam transnacia movado Femen.
Nur unu virino en la estonta UEA-estraro
Nur dek personoj konkuros por la ok postenoj en la estraro de Universala Esperanto-Asocio, elektota post preskaŭ kvar monatoj en Islando. Inter ili nur unu virino: s-ino Barbara Pietrzak, nuna ĝenerala sekretario.
Silfer kaj Tresoldi prelegas en IJF
D-roj Giorgio Silfer kaj Roberto Tresoldi estas la ĉefaj prelegantoj en la Internacia Junulara Festivalo kiu disvolviĝas en Ostuno (Apulio) dum la paska semajno, per la organizo de Itala Esperantista Junularo.