Du rezoluciproponoj por la Asembleo de KCE
Per la dissendo de du rezoluciproponoj al la voĉrajtaj kunvokitoj kompletiĝis la proceduro prepare al la eksterordinara Asembleo de Kultura Centro Esperantista, kunvokita je 9 novembro 2013 laŭ peto de triono de la membraro, por elekti novan Komitaton, kie ne plu sidu la nunaj vicprezidanto kaj sekretario, kiujn fakte neniu rekandidatigis.