Anjo Amika la plej aŭskultata en Youtube
“Bela revo” estas la esperanto-kanzono plej aŭskultata en Youtube, per pli ol 20.000 deŝutoj fine de aprilo 2012. La ĉarman melodion de Francesco De Gregori, per la eminenta versa traduko de Giorgio Silfer, kantas Anjo Amika. “Bela revo” titolas la kompaktan diskon eldonitan de LF-koop.