Inaŭgurita la Domo de la eŭropa historio
HeKo 643 8-E, 6 maj 17
Nova muzeo estas inaŭgurita hodiaŭ en Bruselo, proksime al la palacoj de la EU-institucioj: “Domo de la eŭropa historio”. Ĝi okupas la iaman sidejon de la odontologia instituto George Eastman, apud parko Leopoldo.