EDE kaj Unu Mondo en duopa rondo
La germana branĉo de la partieto Eŭropo-Demokratio-Esperanto daŭre ekzistos memstare: tion decidis la kunveno de la germanaj EDE-anoj en Kaiserlautern, rifuzante la proponon de ges-roj Matthias malfondiĝi kaj ensorbiĝi al la nova partieto Unu Mondo.