Sukcesa prezento de "Albaniva" en Frankfurto
La paperteatro eniras pli kaj pli la esperanto-kulturon, danke al la originale verkitaj kamiŝibajaj fabeloj de Giorgio Silfer. Hieraŭ vespere la esperanta komunumo de Frankfurto-ĉe-Majno malkovris ĉi tiun apartan ĝenron, okaze de la germana premiero de “Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj”, fare de la aŭtoro.
Kognitivistiko aperas en lingvotestado
Kunveno de la fakaj laborgrupoj de ALTE — Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo, en Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio). Kiel kutime, nia lingvo estas reprezentata (nur) de Kultura Centro Esperantista, pere de ĝia prezidanto, prof. Giorgio Silfer.
Kunvenis la redaktoroj de "Literatura Foiro"
La ĉefredaktoro kaj la grafika redaktoro de “Literatura Foiro”, gec-anoj Carlo Minnaja kaj Perla Martinelli, kunvenis hodiaŭ en Milano por pritrakti la ĉefajn teknikajn detalojn de la redaktado de la revuo.
Kalle Kniivilä konfesas sin misfamiganto
Unu el la plej grandaj misfamigantoj en Esperantio, kaj tial “persona non grata” ĉe Feminisma Esperanta Movado ekde 2004, kaj ĉe la Esperanta Civito ekde 2005, unuafoje agnoskis sin misfamiganto. Jen lia komuniko:
Interna flegado de apartamentoj en Ĉaŭdefono
Tutmonata interna flegado de la nemoveblaĵoj en Ĉaŭdefono, zorge de fondumo Pro Esperanto kiel regio, finiĝis hodiaŭ. La apartamento Elfonesto (proprieto de LF-koop) estis reviziata en siaj higienaj kaj elektraj sistemoj. La Esperanto-Domo (proprieto de KCE) ricevis tri restrukturajn projektojn.
Germana premiero de "Albaniva"
La germana premiero de la kamiŝibaja fabelo “Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj” okazos ĉe la Esperanto-Klubo de Frankfurto-ĉe-Majno, 20 februaro 2014, je 18h30. Prezentos la aŭtoro mem, Giorgio Silfer.
Debato pri la Civito en Radio Radikala
Radio Radikala, la plej aŭskultata privata politika kanalo en Italio, rekte elsendis hieraŭ la debaton pri la Esperanta Civito kaj lingvaj rajtoj, organizitan de Esperanto Radikala Asocio.
FEM invitita de Internacia Virina Konsilio
Feminisma Esperanta Movado estas invitita kiel observanto al la eŭropa konferenco de la Internacia Virina Konsilio, fine de aprilo 2014. Jen la plej grava rezulto de la atento kiun la revuo “Femina” dediĉis al tiu internacia neregistara organizo, okaze de ĝia 125a datreveno.
Literatura Konkurso Abritus EKRA 2014
Ĉiujare Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, Razgrado (Bulgario) anoncas jam tradician Internacian literaturan konkurson ABRITUS, por originala esperanta poezio kaj humuro.
Afrika numero de "Heroldo de Esperanto"
La 89an jarkolekton de “Heroldo de Esperanto” fermis numero tute dediĉita al Afriko. Estas la sola papera gazeto en Esperantio kiu donas tiom da atento al la nigra kontinento. La numero montras la diversajn facetojn de la afrika Esperantio.
Debato en Romo pri "ius sermonis"
La specifa karakterizo de la Esperanta Civito, kiel subjekto de internacia juro bazita sur “ius sermonis” (anstataŭ “ius sanguinis” kaj/aŭ “ius soli”, kiel okazas por la ŝtatoj), estos parto de publika debato ĉe la Transnacia Radikala Partio en Romo, 12 februaro 2014, ekde 17h00.