Mortis la plej interesa en la SAT-gazetaro
Tiu ĉi estas nia lasta numero: de nun “Laŭte!” ne plu aperos.
Tiu ĉi estas nia lasta numero: de nun “Laŭte!” ne plu aperos.
En la numero 10 de “Horizonto de Afrika Centro Esperantista”, ĵus dissendita, aperas kelkaj informoj kiuj bezonas precizigojn.
“Mi scivolas, kiel homo povas membri samtempe en du asocioj, unu el kiuj (Esperanta Civito) strebas subfosi, kontraŭstari kaj malaper[ig]i la alian (Universalan Esperanto-Asocion)” demandis Pedro Hernández, konata interalie ĉar kelktage suspendita en Ipernitio pro la aperigo de nudistaj fotoj, kaj kiel prezidanto de landa asocio kies inviton
La jaro 2010a estis finance ekvilibra por Kooperativo de Literatura Foiro, esence ĉar la valoriĝo de la svisa franko super la bulgara levo kombiniĝis al la enkasigo de eŭroj ekster Svislando antaŭ ilia drasta devaloriĝo.
Laŭ antaŭvido formulita en HeKo, Universala Esperanto-Asocio nuligis sian kvaran Mez-Orientan Kunvenon, en Irano fine de marto. La anoncon donis Renato Corsetti, sekretario de la Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko, tamen ankoraŭ ne tra oficiala UEA-kanalo (la retlistoj de UEA-Komitato aŭ pri landa agado, aŭ la asocia organo).
Ĉi-semajnfine Kultura Centro Esperantista gastigas prelegaron de prof. d-ro Carlo Minnaja pri la esperanta poezio. Li dediĉas la sabatan posttagmezon al Kolomano Kalocsay kaj la dimanĉan matenon al William Auld.
La eventoj en pluraj landoj kun islama civiliza fono, de Alĝerio al Libano ĉe la Mediteraneo, de Ĝibutio kaj Jemeno al la golfaj reĝolandoj ĝis Irano ĉe la Hinda Oceano, apenaŭ tuŝas la esperantlingvan diasporon, escepte de Irano.
La 1an de oktobro 2010 TIETo ĉesis esti paktinta establo de la Esperanta Civito. Kvankam la afero jam estas klara kaj akceptita ĉe la Civitaj instancoj, neniom pagis TIETo. [La Esperanta] Civito neniom petis de ĝi. Eble mi komprenu, ke temas pri helpo al nepagipovaj landoj.
D-ro Michele Gazzola el Ĝenevo atentigas pri nova raporto de la Eŭropa Komisiono pri la koncepto kaj historio de “lingua franca(j)”: Lingua Franca Chimera or Reality?, Studies on Translation and Multilingualism n-ro 1, European Commission, 2011.
Sekve al la unuflanka deklaro pri la sendependiĝo de la Kabinda Respubliko, farita en Bruselo 4 februaro 2011, la konstanta politika komisiono de la Fronto por la liberigo de la ŝtato de Kabindo, kunveninte en Svislando 21 februaro 2011, ratifis la sekvajn:
Post du monatoj aperos en la retejo de Konsilio de Eŭropo la nova, modifita teksto de la aplika manlibro por KEFR, al kies redakta laborgrupo kontribuis, por esperanto, la lernejo kaj lingvotestejo Kultura Centro Esperantista, komisiita de la Esperanta Civito.
Kultura Centro Esperantista daŭrigas sian strategion de plibonigo de siaj infrastrukturoj. Lastan someron estis konstruita tute nova salono, tiel ke apudas sed malsamas konferencejo kaj remtero. Kaj ĉi-semajne kompletiĝis la instalado de tute nova kuirejo, kun refarbado de la muroj en la kantina parto.