Nanovfszky sukcese prelegis en Milano
Hieraŭ vespere ree eĥis esperanto en la vasta prelegejo de la Milana Filologia Klubo, kie en 1906 Roza Junk raportis unuafoje pri nia lingvo al sepcento da personoj, interesataj pri la zamenhofa novaĵo. Tra la jardekoj plurfoje tiu jam 140-jara prestiĝa kultura klubo, centre de la lombarda metropolo, gastigis esperanto-kursojn: plej intense dum la 1970aj, sub la gvido de Giorgio Silfer.