Nova servo por festi la viziton milionkvincentmilan
Unu miliono kvincent mil vizitoj ekde novembro 2006, kun nuna mezumo de mil kvincent tage, do pli ol kvardek mil monate. Tia estas la atingo de nia retagentejo, pli kaj pli legata en Esperantio.
Unu miliono kvincent mil vizitoj ekde novembro 2006, kun nuna mezumo de mil kvincent tage, do pli ol kvardek mil monate. Tia estas la atingo de nia retagentejo, pli kaj pli legata en Esperantio.
Kultura Centro Esperantista parte gastigas grupeton de naturamikoj el Parizo, kiuj ĉi-semajne piedmigradas en la ĉirkaŭo. La grupeton gvidas la nelacigebla c-ano Francisko Degoul. La neŭŝatela Ĵuraso, post la perturbo kiu trafis la tutan okcidentan Eŭropon pasintsemajne, regalas ilin per sune ora aŭtuno kaj admirindaj pejzaĝoj.
Universala Esperanto-Asocio estas pli kaj pli kuplita al la lastaj komunistaj bastionoj, laŭ akso de Hanojo al Havano, pasante tra Pekino. Tiuj ŝajnas la plej ŝatataj landoj por Roterdamo, ankaŭ laŭ la lasta gazetara komuniko dissendita de Osmo Buller, ĝenerala direktoro, sube legebla.
Nek sen. Anna Bartek nek c-ano Imre Szabó rekandidatas por la estraro de Hungaria Esperanto-Asocio, elektota 11 novembro 2012 fare de la konferenco de la lokaj reprezentantoj.
En oktobra numero (259) de “Literatura Foiro” originala beletro ĉeestas per poemoj de Lina Gabrielli kaj Dimitrije Janiĉiĉ, rakonto de Julian Modest kaj unuakta dramo de Giorgio Silfer, “La njorin” de l” malaperinto”.
Lastatempe Giorgio Silfer kunlaboras kun “Adesso”, la komitato kiu subtenas la urbestron de Florenco kiel estontan kandidaton al la ĉefministreco de la Itala Respubliko, nome de la Demokrata Partio. Kiam li havas la okazon li mencias esperanton en la kampanja retgazeto. Jen unu el liaj artikoloj, interesa ankaŭ por Esperantio.
* * *
Venontsemajne ekos parta restrukturigo de la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio. La laboroj koncernos ĉiun etaĝon, sed precipe la trian, kies vasta ĉambro estos dotita de propra duŝejo kaj necesejo, kaj tiel iĝos pli komforta kaj aŭtonoma de la cetero de la domo, do pli facile luigebla al eksteruloj.
Jen la rezultoj de la Internacia Literatura Konkurso “Hristo Gorov”:
Por poezio:
unua premio al Arlain Kizeyidioko Mayinda (Kongolando)
dua premio al Penka Bojaĝieva (Bulgario)
tria premio al Keneĉjo Goldbergo (Usono)
Zamenhofologio estas pli kaj pli la scienco de la raŭmistoj: sufiĉas rapida rigardo al la listo de la aktivaj zamenhofologoj — la ĵus forpasinta c-ino Zofia Banet Fornalowa, c-ano Raymond Brisebois (kiu kunordigas Hilelistan Esperanto-Komunumon, aliĝintan al la Pakto), c-ano Francisko Degoul (Scienca Instituto Zamenhof), c-ano Bertil Nilsson, c-ano Giorgio Silfer, c-ano Walter
Per sukcesa ekzameno en Malago ĉe la naturamika Esperanto-Domo, Anna Bartek ĵus fariĝis la unua persono en Hungario kun C2-nivela diplomo, laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, kaj fakte entute pri nia lingvo, ĉar nek ITK nek la sistemo reklamata per <edukado.net> havas la nivelon C2.
D-ro Probal Dasgupta okupiĝis pri raŭmismo esence du fojojn en sia vivo. La unuan en 1981, kiam raŭmismo estis nur la Manifesto el Raŭmo 1980, kaj ne ankaŭ postaj dokumentoj (el Varsovio 1984, el Segedo 1988, ambaŭ kun la konsento kaj de Jouko Lindstedt kaj de Giorgio Silfer, aŭtoroj de la Manifesto).
Jam ŝvebis la ideo kunvoki la Parlamenton de la Esperanta Civito al Burundio, okaze de la afrika konferenco planata por Pasko 2013. La vizoproblemoj por afrikanoj donis la lastan puŝon: la Konsulo kunvokos al Buĵumburo la venontan ordinaran sesion, ĝuste por garantii la partoprenon en nia demokratio al la afrikaj reprezentantoj de la esperanta popolo.