Kvara Afrika Esperantologia Semajno
Kultura Centro Esperantista kaj SIPU, ambaŭ aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, kunorganizos la kvaran Afrikan Esperantologian Semajnon ĉi-jare en Buĵumburo (Burundio).
Kultura Centro Esperantista kaj SIPU, ambaŭ aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, kunorganizos la kvaran Afrikan Esperantologian Semajnon ĉi-jare en Buĵumburo (Burundio).
Pasvorta Reto (aŭ Esperanta Tempobanko) ekos la 8an de marto 2013, dankeme al la Esperantianinoj kiuj proponis ĝin, unuavice c-ino Perla Martinelli.
La retejo estas praktike preta, same kiel la aplika reglamento. Dekkelkaj retanoj estas nun kuplitaj, eksperimente. La celo estas kvindeko ene de la unuaj tri monatoj, kaj kelkcento en plena reĝimo.
En la nuna jaro la Senato de la Esperanta Civito kunvenos du fojojn. Unue en Budapeŝto la 24an de majo 2013: tion decidis la Konsulo, ĵus konsultinte la grupestrojn, laŭ la senata reglamento. Ĉi tiu senata sesio ne akompanos ankaŭ foruman, nome la alia branĉo de la Parlamento ne kunvenos en Budapeŝto.
Kiel kutime, Kultura Centro Esperantista (kaj neniu alia) reprezentas nian lingvon ĉe la specifaj laborgrupoj de ALTE, Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj. Ĵusa kunveno okazis en Francio, apud Parizo. Nia delegito estis sen. Marie-France Conde Rey.
Miguel Gutierrez Aduriz, konata kiel verkisto (kaj aprezata precipe en sciencfikcio) sub la pseŭdonimo Liven Dek, eksiĝis de la Akademio de Esperanto. Li estas la lasta el la “iberianoj” restinta en la Akademio: Gonçalo Neves faris tie efemeran aperon, dum Jorge Camacho, ĵus reelektita en 2001, eksiĝis nur post kelkaj semajnoj.
Pro serioza, kvankam nur hejma akcidento, sen. Ljubomir Trifonĉovski kuŝos en hospitalo dum almenaŭ du semajnoj, kaj ne estos atingebla.
Por korespondado pri la revuo “Literatura Foiro”, kies februaran numeron li ĵus finredaktis, necesas sin adresi al la eldonejo, LF-koop.
Kadre de direktivo Rogora pri Komuna Integrita Biblioteka Sistemo, la direktorino de Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto komisiis al Kultura Centro Esperantista en Svislando trisemajnan staĝon por la bibliotekistino kiu zorgas pri la tieaj esperantaĵoj, interalie la fama Fajszi-kolektaĵo. La staĝo atingis la lastan semajnon.
La urbestraro de Malago faris oficialan viziton en la Naturamika Esperanto-Domo: efektive, unuan fojon en la historio de la malaga Esperantio okazis tia vizito, kiu per si mem estas agnosk pri la valoro de esperanto, danke al la aktiveco de Esperanta Naturamikaro.
En la tradicia sondado pri la plusoj kaj minusoj en Esperantio dum 2012, fare de “La Ondo de Esperanto”, konataj UEA-gvidantoj esprimis sin tre negative pri Universala Esperanto-Asocio.
Kamiŝibajo estas formo de migra teatro originanta el Japanio. En ĝi gravas kaj la teksto kaj la bildoj. En esperanto ne ekzistis tiaj dramoj, ĝis antaŭ kelkaj tagoj Giorgio Silfer originale verkis la unuan, por kiu li serĉas nun desegniston (necesos dek ok koloraj bildoj).
Trankvila kaj serena Asembleo de Kultura Centro Esperantista, en la nova terasetaĝa salono de la Esperanto-Domo, 26 januaro 2013, sub la prezido de sen. Giorgio Silfer. Iomete pli vasta laŭ nombro da reprezentitaj voĉoj, malgraŭ la fizika foresto de kelkaj apogantoj, kiuj fakte estas prezidintoj: Sonja Brun, David Buhlmann, Jean-Jacques Lavanchy kaj Perla Martinelli.
Sen. Dieter Rooke, nome de la Ruĝa grupo, interpelacie rimarkigis: “Dum la inaŭguro de naturamika Esperanto-Domo en Malago aŭskulteblis himno al la andaluzoj. Ĝin kantis nia senatanino Anjo Amika. Mi ne aprobas la naciisman enhavon de la kanto. Tial mi proponas forstreki ĝin el la kantaro en HeKo”.