Unua kandidatlisto por la Senato 2017-21

HeKo 615 2-C, 19 sep 16

La Verda Listo estas la unua kiu kandidatas por la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, okazontaj 15 decembro 2016, kun la slogano “Por Civito laika, progresema, ekologia”, kaj subslogano “De Zamenhof ĝis la Esperanta Civito”. Ĝia simbolo estas “Stilizita arbo simila al kverko, kun vasta ne fermita frondaro, centra ne vasta trunko kaj apenaŭ videblaj radikoj”.

Kurso en la naturamika Esperanto-Domo

HeKo 613 9-B, 12 sep 16

De lundo la 3a ĝis vendredo la 7a de oktobro 2016, 10h00-13h00, prof. Giorgio Silfer gvidos intensivan kurson por komencantoj en la naturamika Esperanto-Domo de Malago, strato Ricardo de la Vega 14.

Por la efiko de la kurso la instruisto ne akceptas pli ol kvin gelernantojn. Libera kontribuo por la didaktika materialo kaj Esperanta Naturamikaro.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.