Centro Zamenhof likvidota en Bjalistoko
Ke Lazaro Ludoviko Zamenhof havas malamikojn en sia naskiĝurbo, oni jam sciis pro tristaj epizodoj antaŭ ol kaj dum la Universala Kongreso en Bjalistoko, 2009. Ke bjalistokaj esperantistoj ne ĉiam sukcesas kontroli la situacion, demonstris la fuŝoj en la reklampaneloj de aŭtobusoj.