Anonco sendita al "Libera Folio"
Ĝustigo
“Libera Folio” misinterpretis miajn vortojn, probable pro sia ĝenerale skandalisma tono.
Mi neniam akuzis iun ajn pri defraŭdo en la elektoj por la Senato de la Esperanta Civito.
Giorgio Silfer lekcios pri Lazaro Ludoviko Zamenhof kadre de la kurso pri interlingvistiko kaj esperantologio, gvidata de prof. d-ro hab. Fabrizio Pennacchietti, morgaŭ 8h30-10h30 en la universitato de Torino, lingva instituto, strato Giulia di Barolo 3/A. La Konsulo estos gastprofesoro ankau en la posta semajno, dum tri tagoj.
Prof. d-ro hab. Walter Zelazny, rektoro de universitato en Pollando, jama Konsulo de la Esperanta Civito kaj nuna senatano, akceptis la proponon de la ĝenerala Asembleo de LF-koop verki historiografie kaj sociologie valoran libron pri Lazaro Ludoviko Zamenhof.
Morgaŭ la Kapitulo kunsidos en Svislando, unuafoje dum la nuna mandato, sub la prezido de la Konsulo, c-ano Giorgio Silfer.
En la tagordo estas la programo de la Vickonsulo pri socialaj aferoj, c-ino Chamberline Nguefack, kaj la stato de apliko de la decidoj alprenitaj de la Parlamento de la Esperanta Civito, pasintmonate en Bruselo.