Plia balkana SAT-kongreso
Organizite de la klubo «Amikeco de Asocio Fervojista Esperanto Rumanio» la 83a SAT-kongreso disvolviĝis en Braŝovo, 1-6 aŭgusto 2010. Ĉeestis sepdeko da personoj, el kiuj duono el la gastiganta lando. Tiel Sennacieca Asocio Tutmonda sukcesis gardi la nivelon de partopreno de la plej lastaj jaroj, kiu tuŝis la minimumon en Milano 2009.