Kubano pri UK en Kubo
La Universala Kongreso de Esperanto, la plej internacia, malnova, bunta (bla, bla, bla) kaj amasa esperanto-renkontiĝo, duafoje post dudek jaroj okazas en Havano, la plej granda kaj sendube plej bela urbo en Karibio (eĉ se ĝi ne troviĝas en Karibio, hehe). Kubaj esperantistoj multe entuziasmiĝis pro organizado de tiu granda evento, kiu eble ne plu okazos en Kubo.