Majo, la monato de trejnado de novaj stabanoj
La monato majo vidas intensigon de la trejnado de novaj stabanoj, en la diversaj tavoloj de la Esperanta Civito. Aktivuloj el tri kontinentoj estas preparataj, por malsamaj taskoj en malsamaj kuntekstoj. La plej malfacila koncernas azerinon, selektitan por la orienta legacio. La plej atendata estas la spertigo de burundiaj aktivuloj.